
/1/103057/coverorgin.jpg?v=fc9c98e979c52a66045d0d88fe688a63&imageMogr2/format/webp)
L' ideon de tiu voja?o mi ne havis mem; ?in al mi donis rusa korespondanto, kiu, post trijaraj leteraj rilatoj, estis i?inta mia bonega amiko. La priskribo de niaj landoj tiel malsimilaj estis unue la precipa temo de niaj nepersonaj leteroj; sed, iom post iom, ni malkovris unu al la alia nian pensmanieron, nian familian kaj hejman rondon, nian privatan kaj kutiman vivadon, kaj, ?ar la simpatio ne sentas interspacon, okazis, ke ni, perleteraj konatuloj, amiki?is pli intime ol multaj homoj, kiuj renkontas unu la alian ?iutage. Tiu situacio estis iom malordinara. X.
de Maistre, en sia noveleto: La leprulo de urbo Aoste, priskribas la strangan vivadon de du gefratoj lepraj, tute izolitaj de la cetera homaro, kiuj lo?as en apudaj, sed apartigitaj rifu?ejoj, dividitaj per muro a? kreska?barilo, kiuj povas kunparoli kaj kunvivadi en sen?esa intimeco, sed neniam vidas unu la alian. Mia situacio, rilate al s-ro Speranskij, estis iom simila, kaj mi forte beda?ris la barilon, inter ni metitan de la granda interspaco.
Tamen mi ne supozis tiun barilon transirebla, ?ar se la francoj ne estas plu tiom malvoja?emaj kiom anta?e, tamen Rusujo ne estas ?is nun, pro sia malproksimeco, enirinta en la ordinaran sferon de iliaj ekskursoj. Cetere, la milito rusa-japana tiam estis en sia plej akra periodo, ribeletoj jam ekaperis en diversaj partoj de la imperio, anta?signo de ?enerala eksplodo, kaj tiu cirkonstanco tute ne ?ajnis ta?ga por plezura voja?o. Fine mi ne sciis la rusan lingvon, mia amiko ne parolis france; nia sola rilatilo estis Esperanto, kaj se ?i estis sufi?a por niaj leteroj, ?u ?i povis tiom ta?ge ebligi parolajn rilatojn? Mi estis parolinta esperante nur kun francoj kaj, iafoje, kun unu anglo; s-ro Speranskij estis uzinta Esperanton nur kun siaj samlingvuloj. Povis esti, ke niaj prononcoj, tre malsimilaj, malebligus kunparoladojn. Kiam do li proponis al mi viziti lin en Rusujo, ?ar li mem, pro personaj ka?zoj ne povis veturi en Al?eron, tiu afero ?ajnis al mi, komence, tute ne efektivigebla.
Sed mia amiko protestis kontra? mia opinio, certigis, ke tiu voja?o estas tre farebla, ke, se necese, li min atendos sur la rusa limo; li donis al mi detalan vojiran planon, kun kelkaj rusaj frazoj, necesaj por la fervoja veturado, tradukitaj esperante, kun prononco, montrata per esperantaj literoj. Sume, lia insisteco estis tia ke, helpata de mia mema dezirego, ?i venkis mian ?anceli?on kaj mi decidis veturi al mia amiko.
Sumi, kie li lo?as, estas urbeto de la gubernio ?arkov, en la suda parto de Rusujo. Mi intencis veturi tien tra la haveno Odessa; tiel mi faros la pli longan parton de mia voja?o ?ipe kaj facile, kaj povos restadi dum kelkaj tagoj en Konstantinoplo, tiu fama ?efurbo, en kiu sin miksas pentrinde ?iuj rasoj de la okcidenta kaj orienta mondoj. Sed mia fervoja trairado tra la cara lando pli malkvietigis min, pro mia nescio de la lingvo rusa. Mi do skribis en Odessa al s-ro Gernet, konata verkisto de la unua esperanta literaturo, por peti kelkajn sciigojn. Li tuj proponis tre afable esti mia gastiganto, montri al mi sian urbon kaj meti min en la vagonaron, kiu veturigos min ?is Voro?ba, kie min atendos mia amiko. Dank' al tiu kompleza helpo, ?iuj lingvaj malfacila?oj estis malaperontaj, sed, ho ve! neatendita?o estis malordigonta planon tiel bone aran?itan!
Mi forveturis el Marseille, la 20-an de majo 1905 per la franca vapor?ipo Iméréthée, kiu sin direktis senhalte al Konstantinoplo. Mi iom timis enui dum tiu sestaga mara vivado. Sed, kiam la gevoja?antoj, post unutaga silenta kaj reciproka observado, fine decidis konati?i, ili rapide amiki?is kaj ekvidis, ke estas agrablege ?ipveturi en ?oja kaj simpatia rondo, tra la mirindaj vida?oj de la Mediteranea maro: la markolo Bonifaco, ?ajnanta kiel Danta infera pejza?o, kun ?iaj dan?eraj ?tonegoj, batataj de la ondaro; la markolo de Messina, sunhela inter du ri?aj marbordoj, kun ?iaj anta?e timegindaj rifoj Charybdis kaj Scylla[1], preter kiuj transveturis malestime nia ?ra?b?ipo; la maro Ar?ipelago, blua kiel la ?ielo, semita per insuloj, kiel ?i per steloj, kiel ?i, anka?, plena da mitologiaj memora?oj; la mareto Marmara, kies facilajn ondetojn tu?etas per siaj flugiloj la blankaj alcionoj; fine, ?prucanta el horizonto, kiel ?imera teatra?o, kun siaj nekalkuleblaj palacoj, pre?ejoj, kupoloj kaj altegaj minaretoj, ?iukolora sed precipe blanka, helega, sanktega, majestega, la re?o de Oriento, la urbego de l' ?efo de l' Kredantoj, Konstantinoplo!
[1] Tiam, mi ne supozis, ke tri jarojn poste, terurinda katastrofo ruinigos tiun belegan landon.
Kial, ho ve! ?i estas tiom malpura, kaj, ofte malbonodora! Kial ?iaj lo?antoj tiel kortu?inde konsentas por friponi la nespertajn voja?antojn? Kiam, internaciaj spesmila kaj spesdeka moneroj, vi anstata?igos la multenombrajn turkajn monerojn, ?iam valorajn, se vi ricevos ilin el kambiisto, sed ?iam, anka?, elkursigitajn, se, vice, vi deziras redoni ilin al enlandulo!
Pri Konstantinoplo mi ne parolos longe, unue ?ar tio ne estas la temo de tiu rakonto pri Rusujo, due, ?ar mi vizitis ?in malbone kaj en tre neta?ga animstato. La duan tagon de mia ?eestado, disvasti?is la famo, ke subita revolucio ?us eksplodis en Rusujo. Mi kuris al la turka limimposta salono, petis informojn. Tie mi renkontis amason da ekscitegitaj homoj, kiel mi dezirantaj veturi en Odessa'on. Al iliaj insistaj demandoj la turkaj oficiroj nur mallonge respondis, kun mokema rideto, ke ili nenion scias, krom tio, ke de nun ?iuj ?ipaj rilatoj kun Rusujo estas interrompataj. En la rusa konsulejo, simila lakonismo; oni ricevis min per sindetenema ?entileco, kaj konsilis, ke mi atendu ?is... nedeterminata tempo! Cetere nenia tiea gazeto e? aludis pri la rusaj aferoj, ?ar, tiam ne estis ankora? okazinta la turka revolucio kaj la severega cenzuro malpermesis ?iujn informojn pri io ajn kontra?a je la principo a?tokrata. Kiam la prezidanto Carnot, kaj, poste, la re?o Humberto estis mortigitaj, la ?urnaloj de Konstantinoplo raportis nur, sen plia komentario, ke ili "mortis subite"!
Kiel kutime, pro la manko de precizaj informoj, la fantazioj fervoradis. Greka kuracisto, kiu man?is apud mi en mia hotelo, rakontis, ke la tuta Rusujo ribeladas, ke oni pafas e? kontra? la vagonaroj kaj fremduloj, ke li forte konsilas min forlasi mian projekton veturi nun en tian landon...
Imagu, kia estis mia situacio! Post longaj kaj detalaj anta?preparoj mi fine ?us forvoja?is tra la tuta Mediteraneo por viziti mian rusan amikon, mi jam estis malproksima je pli ol 3.000 kilometroj de mia patrujo, kaj ?us atingonta mian celon, kiam subita malhelpa?o min haltigis kaj devigis returnen iri! Mi ne povis submeti?i je tiu mokinda kaj malesperinda konkludo. Aliparte, mi ne povis atendadi en Konstantinoplo la eble tre malfruan paci?on de Rusujo. Kion do fari?
Fine, mi eksciis, per konfidenciaj informoj de la franca vickonsulo, kio reale okazis. Kiras?ipo Knjaz Potemkin kaj unu torpedoboato estis ribelintaj kaj pafadintaj kontra? urbego Odessa; pro tio estis malpermesate eniri en tiun havenon kaj en Sevastopol'on; oni diris, ke la suda parto de Rusujo estas revolucianta, anka? Polujo. Eble inter tiuj ardejoj de agitado, apud la Rumana a? A?stra limo, estis pli kvieta regiono, tra kiu mi povus veturi al Sumi. Mi do tuj decidis iri ?ipe al Konstantza, rumana haveno kaj poste, per fervojo, tra Bukure?ti kaj ?ernovic ?is la a?stra-rusa limo. Tiel mi ne povis profiti la sindonan helpon de s-ro Gernet en Odessa, kaj devis sen ia rimedo esperanta veturi tra Rumanujo kaj parteto de A?strujo. Kredeble, sur tiu nova vojo, estis anka? samideanoj. Sed mi ne sciis iliajn adresojn, kaj vane mi ser?is esperantistan jarlibron ?e la librovendistoj de Konstantinoplo. Kiom mi beda?ris, ke mi ne zorgis a?eti en Francujo tiun utilegan libron, ?ar mi sciis nek la rumanan, nek la grekan, nek la germanan, nek la polan lingvojn, parolatajn en la landoj de mi traveturoraj.
Tamen, komence, min ne ?enis mia lingva neklereco, ?ar mi havis la bon?ancon renkonti francon sur la vapor?ipo Re?o Karolo I, kiu portis min al Konstantza. Mia sampatrujano veturis, kiel mi, en Bukure?t'on, kaj kompleze estis mia gvidanto dum la tago, kiun mi pasigis en tiu ?efurbo de Rumanujo.
Kia kontrasto kun Konstantinoplo! Tie mi sentis min en urbo vere e?ropa, ?e libera popolo. Plu ne estis cenzuro, kaj fine mi povis, per francaj gazetoj, scii la detalojn de la ribelado en Odessa kaj Polujo. Nenia agitado estis anoncata proksime je la limo a?stra, kaj mi esperis, ke mi povos eniri sen malfacila?o en Rusujon per la limurbeto Novosjedlic.
Kio plej frapis mian atenton, dum mia tre mallonga ?eestado en Bukure?ti, estas la stranga kontrasto inter tiu urbo belega, anta?ema kaj tute civilizita, kaj la ?irka?aj kamparoj ankora? tre orient?ajnaj, kun ilia lo?antaro vestata per ?emizegoj, ornamataj per pentrindaj ru?aj broda?oj. Kelkaj detaloj, cetere montris la proksimecon de la orientaj moroj, anta? ne longe regantaj en Bukure?ti mem. Ekzemple, kurioza?o de tiu urbego estas ?ia veturigistaro. ?us alveninte la fremdulo rimarkas en la stacidoma placo sidantajn sur l' anta?a?o de belaj veturigiloj strangajn homojn, vestatajn per longa velura malhela kitelo apena? vidiganta glazurajn botojn, kun silka zono delikate kolorigata, palblue, helflave a? rozkolore, kaj super tiu kvaza? virina vesto, sin montras dika, ru?a, grasbrila, senhara viza?o, je stranga mieno, je pli stranga vo?o, kun abomena ?irmil?apo, simila je tiuj de la parizaj noktovagistoj! Tiuj-mi ne kura?as diri viroj!-estas Rusoj de la religia sekto "skopci", kiuj, opiniante, ke la volupto ka?zas ?ion pekan, ?irmis sin je ?iam kontra? ?i per operacio! Beda?rinde tiuj "blankaj kolomboj"-tiel ili sin nomas-deziras iafoje ?irmi anka? aliajn pekantojn, kaj perforte "kolombigas" ilin. Tial la rusa registaro ilin persekutas kaj sendas en Siberujon; tial, sekve, multaj kolomboj forflugas al Rumanujo, pli tolerema lando, kaj formas en Bukure?ti veturigistan korporacion. Do, per tiuj strangaj birdoj, mi havis mian unuan kontakton kun Rusujo!
?is nun min ne estis malhelpinta la lingva demando, ?ar en Konstantinoplo multaj parolas france, kaj en Bukure?ti mia kunvoja?anto estis mia tradukisto. Sed tie mi devis lasi lin kaj voja?i per miaj propraj rimedoj tra Rumanujo, iom tra A?strujo, kaj fine tra la suda Rusujo ?is Voro?ba, loko de mia renkonto kun s-ro Speranskij. Tial mi povis eksperimenti la utilegecon de lingvo internacia! Kiom da fojoj mi beda?ris, ke mi ne povas sekvi mian peresperantan voja?planon tra Odessa, kun la helpo de s-ro Gernet! Mi estis kvaza? surdmutulo, devigata veturi tra nekonata lando, sciante nek la precizan fervojan horaron, nek la da?ron de l' haltoj por man?i, nek la ?an?ejon de vagonaroj, ?iam timante, ke mi eble sekvas malbonan direkton, kaj elvojiras. Kiu scios iam, kiom oni ?telis ?e mi en Itzkani, sur la rumana-a?stra limo, kiam mi devis doni al ia mon?an?isto plenmanon de ?iuspecaj turkaj kaj rumanaj moneroj, de mi ne konataj, kaj ricevi inter?an?e ne malpli nekonatajn a?strajn monerojn?
En ?ernovic, grava a?stra stacidomo, mi devis halti, mendi vesperman?on, a?eti novan bileton por veturi al Novosjedlic sur la rusa limo, kaj ?ion fari per signoj!
Estis jam krepusko, kiam mi forveturis per vagonoj etaj kiel knabaj ludiloj kaj memorigantaj niajn francajn departamentajn vagonetojn. Mi staris sur l' ekstera plata?o de mia veturilo kaj rigardis melankolie la pejza?on, ru?e lumigatan, kvaza? de fajrego, de la lastaj radioj de l' suno ?us malaperonta sub la horizonto. Nia vagonaro trapasis sur pontego tra la rivero Pruth, en kies akvoj nudaj knaboj, ru?e kolorigataj, kiel diabletoj, de l' sunradiaro, petolis kaj faris al ni ?ercajn salutojn. Apud mi en la vagono kelkaj fra?linoj gaje babiladis man?ante bombonojn, kaj du junuletoj, en gimnaziaj uniformoj, kunparolis amike, observadante la pejza?on.
Stranga impreso de izoleco premadis mian koron. ?iuj ?i tiuj gehomoj sentis sin hejme kaj komforte; kviete ili ?uis la pacigecon de tiu krepusko kaj la dol?econ de simpatiaj rilatoj kun siaj samuloj, nur mi estis sola en tiu fremda lando, kaj kvaza? apartigata de l' cetera homaro pro mia lingva malsimileco. Kun tiu melankolia sento sin miksis iom da maltrankvili?o. Post kelkaj horoj, dum la venanta nokto, mi alvenos sur la limon de Rusujo, celo de mia dusemajna voja?ego. Kia estos mia akcepto? Proksima estas tie la rusa Polujo, kiun la Bukure?ti'aj gazetoj montris tute revolucianta. ?u oni permesos min eniri kaj voja?i al mia amiko? La malhela nokto, kiu nun ?irka?is min, ?ajnigis ankora? pli malafabla, kaj malkvietiga tiun alproksimi?on de la ne konata, misterplena lando. Kaj subite mia izoleco inter tiuj gehomoj gajaj kaj babilantaj i?is al mi tute netolerebla kaj mi decidis rompi ?in, iel ajn iam rilati?i kun ili, resti efektive ano de homa rondo...
Cetere mi bezonis informojn pri diversaj detaloj rilate al mia alveturo sur la rusa limo: la horon de mia alveno, la staton tiean de la ribelado, la formala?ojn, postulatajn de la limgardistoj, k. t. p. Mi do aliris apud la amba? gimnazianoj kaj alparolis ilin france: neniu komprenis. Per la lingvo angla, simila rezultato. Eblete, mi pripensis, ili komprenos la lingvon Esperanton?
Ho ve! tiu provo anka? ne sukcesis. Tiam, incitate de l' bezonego, mi faris heroan memorpenadon, kaj ekparolis... latine! Cicero, vualu vian viza?on! Depost pli ol deksep jaroj, mi estis forlasinta la benkojn de liceo kaj ?iun rilaton kun la latina literaturo. Plie, e? la Romanoj estus tre embarasataj uzi sian lingvon por paroli pri fervojaj kaj limimpostaj demandoj. Fine la a?straj gimnazianoj ne eldiras la latinajn vortojn kiel ni Francoj. Mi nerefuteble eksperimentis la neta?gecon de tiu antikva idiomo por la modernaj rilatoj. La rezultato estis ridinda kaj preska? nula. Tamen niaj reciprokaj klopodoj por kompreni unu la alian donis tiun efikon, ke mi sentis min malpli izola, kaj mi tre beda?ris miajn kunvoja?antojn, kiam ili lasis min en la a?stra limstacidomo Novosjedlic.
Dek minutojn poste, nia vagonaro haltis definitive en la rusa stacidomo.
Mi neniam forgesos la fortan impreson de tiu nokta alveno, sur la sojlon de tiu lando, fine de mi atingatan, malgra? tiom da malfacila?oj. Anstata? la bruego, kutima al niaj okcidentaj stacidomoj, silento regis, dum ni staris kun niaj paka?oj, la? unu vico, en longa ?ambrego, anta? limpolicistoj, kiuj severe kaj esploreme observadis nin. ?ajnis, ke ni estas aro de punlaborantoj, kondukataj en Siberujon! Cetere, inter miaj kunvoja?antoj, eble, estis efektive forkurintuloj, provantaj reveturi nekonate en sian patrujon, kaj la policistoj de la rusa limo havas specialan flaradon por ilin malkovri. Kompreneble la ribelado en Polujo igis tiun inkvizicion ankora? pli severa; tial, timante ian malfacila?on, mi decidis montri specialan administracian atestilon, kiun mi kunportis la? konsilo, al mi donita de la rusa konsulo de Al?ero, por pli faciligi, se bezone, mian voja?on en tiu lando, kie ?iu regna funkciulo estas alte estimata. Mi do donis tiun atestilon, kun mia pasporto al limpolicisto, kaj klopodis komprenigi, ?u france, ?u geste, ?u e? per kelkaj rusaj vortoj, anta?e lernitaj parkere, ke mi estas ?tatoficisto de la Al?era gubernistejo.
/0/10896/coverorgin.jpg?v=20210813183400&imageMogr2/format/webp)
/0/11099/coverorgin.jpg?v=eb4ba927f636eee416ac976bb4b1c282&imageMogr2/format/webp)
/0/10937/coverorgin.jpg?v=8bfe0b843cbe0de63083e73acf78710e&imageMogr2/format/webp)
/1/107123/coverorgin.jpg?v=40a890c12987933df57314a54a8ee8a4&imageMogr2/format/webp)
/1/106554/coverorgin.jpg?v=f1eda30e658763b6b828375368ef79c4&imageMogr2/format/webp)
/1/115415/coverorgin.jpg?v=eae894355a84a995d4adc59d3199e5c3&imageMogr2/format/webp)
/0/84429/coverorgin.jpg?v=4e3f631f8326d5c864d8ff4775ff51f8&imageMogr2/format/webp)
/0/95794/coverorgin.jpg?v=8a952bf6711490578aa36d2fbbf60cb0&imageMogr2/format/webp)
/0/83473/coverorgin.jpg?v=1a14b6186d008b59b919ce115327a71f&imageMogr2/format/webp)
/0/83834/coverorgin.jpg?v=1a080de7808cbc8ac91d82132bdfad3d&imageMogr2/format/webp)
/0/84799/coverorgin.jpg?v=519e89e1e44cbbe48266350d26b5d275&imageMogr2/format/webp)
/1/114478/coverorgin.jpg?v=f8a932816c6fc6028c17ec3001d863e3&imageMogr2/format/webp)
/0/86560/coverorgin.jpg?v=810243f5f156445320b53ec16081b999&imageMogr2/format/webp)
/0/18476/coverorgin.jpg?v=d92550a12753688f74bce14acb540d5d&imageMogr2/format/webp)
/0/93417/coverorgin.jpg?v=d4d7f402b488dff23717c6f4ab565637&imageMogr2/format/webp)
/1/109944/coverorgin.jpg?v=20260303185353&imageMogr2/format/webp)
/0/82009/coverorgin.jpg?v=8e2a687ac58b7a85e558b8d7f203e3fb&imageMogr2/format/webp)
/1/115260/coverorgin.jpg?v=0ed8dbc65db03a0bc7d627e5ec86ebf7&imageMogr2/format/webp)