En Rusujo per Esperanto by A. Rivier
L' ideon de tiu voja?o mi ne havis mem; ?in al mi donis rusa korespondanto, kiu, post trijaraj leteraj rilatoj, estis i?inta mia bonega amiko. La priskribo de niaj landoj tiel malsimilaj estis unue la precipa temo de niaj nepersonaj leteroj; sed, iom post iom, ni malkovris unu al la alia nian pensmanieron, nian familian kaj hejman rondon, nian privatan kaj kutiman vivadon, kaj, ?ar la simpatio ne sentas interspacon, okazis, ke ni, perleteraj konatuloj, amiki?is pli intime ol multaj homoj, kiuj renkontas unu la alian ?iutage. Tiu situacio estis iom malordinara. X.
de Maistre, en sia noveleto: La leprulo de urbo Aoste, priskribas la strangan vivadon de du gefratoj lepraj, tute izolitaj de la cetera homaro, kiuj lo?as en apudaj, sed apartigitaj rifu?ejoj, dividitaj per muro a? kreska?barilo, kiuj povas kunparoli kaj kunvivadi en sen?esa intimeco, sed neniam vidas unu la alian. Mia situacio, rilate al s-ro Speranskij, estis iom simila, kaj mi forte beda?ris la barilon, inter ni metitan de la granda interspaco.
Tamen mi ne supozis tiun barilon transirebla, ?ar se la francoj ne estas plu tiom malvoja?emaj kiom anta?e, tamen Rusujo ne estas ?is nun, pro sia malproksimeco, enirinta en la ordinaran sferon de iliaj ekskursoj. Cetere, la milito rusa-japana tiam estis en sia plej akra periodo, ribeletoj jam ekaperis en diversaj partoj de la imperio, anta?signo de ?enerala eksplodo, kaj tiu cirkonstanco tute ne ?ajnis ta?ga por plezura voja?o. Fine mi ne sciis la rusan lingvon, mia amiko ne parolis france; nia sola rilatilo estis Esperanto, kaj se ?i estis sufi?a por niaj leteroj, ?u ?i povis tiom ta?ge ebligi parolajn rilatojn? Mi estis parolinta esperante nur kun francoj kaj, iafoje, kun unu anglo; s-ro Speranskij estis uzinta Esperanton nur kun siaj samlingvuloj. Povis esti, ke niaj prononcoj, tre malsimilaj, malebligus kunparoladojn. Kiam do li proponis al mi viziti lin en Rusujo, ?ar li mem, pro personaj ka?zoj ne povis veturi en Al?eron, tiu afero ?ajnis al mi, komence, tute ne efektivigebla.
Sed mia amiko protestis kontra? mia opinio, certigis, ke tiu voja?o estas tre farebla, ke, se necese, li min atendos sur la rusa limo; li donis al mi detalan vojiran planon, kun kelkaj rusaj frazoj, necesaj por la fervoja veturado, tradukitaj esperante, kun prononco, montrata per esperantaj literoj. Sume, lia insisteco estis tia ke, helpata de mia mema dezirego, ?i venkis mian ?anceli?on kaj mi decidis veturi al mia amiko.
Sumi, kie li lo?as, estas urbeto de la gubernio ?arkov, en la suda parto de Rusujo. Mi intencis veturi tien tra la haveno Odessa; tiel mi faros la pli longan parton de mia voja?o ?ipe kaj facile, kaj povos restadi dum kelkaj tagoj en Konstantinoplo, tiu fama ?efurbo, en kiu sin miksas pentrinde ?iuj rasoj de la okcidenta kaj orienta mondoj. Sed mia fervoja trairado tra la cara lando pli malkvietigis min, pro mia nescio de la lingvo rusa. Mi do skribis en Odessa al s-ro Gernet, konata verkisto de la unua esperanta literaturo, por peti kelkajn sciigojn. Li tuj proponis tre afable esti mia gastiganto, montri al mi sian urbon kaj meti min en la vagonaron, kiu veturigos min ?is Voro?ba, kie min atendos mia amiko. Dank' al tiu kompleza helpo, ?iuj lingvaj malfacila?oj estis malaperontaj, sed, ho ve! neatendita?o estis malordigonta planon tiel bone aran?itan!
Mi forveturis el Marseille, la 20-an de majo 1905 per la franca vapor?ipo Iméréthée, kiu sin direktis senhalte al Konstantinoplo. Mi iom timis enui dum tiu sestaga mara vivado. Sed, kiam la gevoja?antoj, post unutaga silenta kaj reciproka observado, fine decidis konati?i, ili rapide amiki?is kaj ekvidis, ke estas agrablege ?ipveturi en ?oja kaj simpatia rondo, tra la mirindaj vida?oj de la Mediteranea maro: la markolo Bonifaco, ?ajnanta kiel Danta infera pejza?o, kun ?iaj dan?eraj ?tonegoj, batataj de la ondaro; la markolo de Messina, sunhela inter du ri?aj marbordoj, kun ?iaj anta?e timegindaj rifoj Charybdis kaj Scylla[1], preter kiuj transveturis malestime nia ?ra?b?ipo; la maro Ar?ipelago, blua kiel la ?ielo, semita per insuloj, kiel ?i per steloj, kiel ?i, anka?, plena da mitologiaj memora?oj; la mareto Marmara, kies facilajn ondetojn tu?etas per siaj flugiloj la blankaj alcionoj; fine, ?prucanta el horizonto, kiel ?imera teatra?o, kun siaj nekalkuleblaj palacoj, pre?ejoj, kupoloj kaj altegaj minaretoj, ?iukolora sed precipe blanka, helega, sanktega, majestega, la re?o de Oriento, la urbego de l' ?efo de l' Kredantoj, Konstantinoplo!
[1] Tiam, mi ne supozis, ke tri jarojn poste, terurinda katastrofo ruinigos tiun belegan landon.
Kial, ho ve! ?i estas tiom malpura, kaj, ofte malbonodora! Kial ?iaj lo?antoj tiel kortu?inde konsentas por friponi la nespertajn voja?antojn? Kiam, internaciaj spesmila kaj spesdeka moneroj, vi anstata?igos la multenombrajn turkajn monerojn, ?iam valorajn, se vi ricevos ilin el kambiisto, sed ?iam, anka?, elkursigitajn, se, vice, vi deziras redoni ilin al enlandulo!
Pri Konstantinoplo mi ne parolos longe, unue ?ar tio ne estas la temo de tiu rakonto pri Rusujo, due, ?ar mi vizitis ?in malbone kaj en tre neta?ga animstato. La duan tagon de mia ?eestado, disvasti?is la famo, ke subita revolucio ?us eksplodis en Rusujo. Mi kuris al la turka limimposta salono, petis informojn. Tie mi renkontis amason da ekscitegitaj homoj, kiel mi dezirantaj veturi en Odessa'on. Al iliaj insistaj demandoj la turkaj oficiroj nur mallonge respondis, kun mokema rideto, ke ili nenion scias, krom tio, ke de nun ?iuj ?ipaj rilatoj kun Rusujo estas interrompataj. En la rusa konsulejo, simila lakonismo; oni ricevis min per sindetenema ?entileco, kaj konsilis, ke mi atendu ?is... nedeterminata tempo! Cetere nenia tiea gazeto e? aludis pri la rusaj aferoj, ?ar, tiam ne estis ankora? okazinta la turka revolucio kaj la severega cenzuro malpermesis ?iujn informojn pri io ajn kontra?a je la principo a?tokrata. Kiam la prezidanto Carnot, kaj, poste, la re?o Humberto estis mortigitaj, la ?urnaloj de Konstantinoplo raportis nur, sen plia komentario, ke ili "mortis subite"!
Kiel kutime, pro la manko de precizaj informoj, la fantazioj fervoradis. Greka kuracisto, kiu man?is apud mi en mia hotelo, rakontis, ke la tuta Rusujo ribeladas, ke oni pafas e? kontra? la vagonaroj kaj fremduloj, ke li forte konsilas min forlasi mian projekton veturi nun en tian landon...
Imagu, kia estis mia situacio! Post longaj kaj detalaj anta?preparoj mi fine ?us forvoja?is tra la tuta Mediteraneo por viziti mian rusan amikon, mi jam estis malproksima je pli ol 3.000 kilometroj de mia patrujo, kaj ?us atingonta mian celon, kiam subita malhelpa?o min haltigis kaj devigis returnen iri! Mi ne povis submeti?i je tiu mokinda kaj malesperinda konkludo. Aliparte, mi ne povis atendadi en Konstantinoplo la eble tre malfruan paci?on de Rusujo. Kion do fari?
Fine, mi eksciis, per konfidenciaj informoj de la franca vickonsulo, kio reale okazis. Kiras?ipo Knjaz Potemkin kaj unu torpedoboato estis ribelintaj kaj pafadintaj kontra? urbego Odessa; pro tio estis malpermesate eniri en tiun havenon kaj en Sevastopol'on; oni diris, ke la suda parto de Rusujo estas revolucianta, anka? Polujo. Eble inter tiuj ardejoj de agitado, apud la Rumana a? A?stra limo, estis pli kvieta regiono, tra kiu mi povus veturi al Sumi. Mi do tuj decidis iri ?ipe al Konstantza, rumana haveno kaj poste, per fervojo, tra Bukure?ti kaj ?ernovic ?is la a?stra-rusa limo. Tiel mi ne povis profiti la sindonan helpon de s-ro Gernet en Odessa, kaj devis sen ia rimedo esperanta veturi tra Rumanujo kaj parteto de A?strujo. Kredeble, sur tiu nova vojo, estis anka? samideanoj. Sed mi ne sciis iliajn adresojn, kaj vane mi ser?is esperantistan jarlibron ?e la librovendistoj de Konstantinoplo. Kiom mi beda?ris, ke mi ne zorgis a?eti en Francujo tiun utilegan libron, ?ar mi sciis nek la rumanan, nek la grekan, nek la germanan, nek la polan lingvojn, parolatajn en la landoj de mi traveturoraj.
Tamen, komence, min ne ?enis mia lingva neklereco, ?ar mi havis la bon?ancon renkonti francon sur la vapor?ipo Re?o Karolo I, kiu portis min al Konstantza. Mia sampatrujano veturis, kiel mi, en Bukure?t'on, kaj kompleze estis mia gvidanto dum la tago, kiun mi pasigis en tiu ?efurbo de Rumanujo.
Kia kontrasto kun Konstantinoplo! Tie mi sentis min en urbo vere e?ropa, ?e libera popolo. Plu ne estis cenzuro, kaj fine mi povis, per francaj gazetoj, scii la detalojn de la ribelado en Odessa kaj Polujo. Nenia agitado estis anoncata proksime je la limo a?stra, kaj mi esperis, ke mi povos eniri sen malfacila?o en Rusujon per la limurbeto Novosjedlic.
Kio plej frapis mian atenton, dum mia tre mallonga ?eestado en Bukure?ti, estas la stranga kontrasto inter tiu urbo belega, anta?ema kaj tute civilizita, kaj la ?irka?aj kamparoj ankora? tre orient?ajnaj, kun ilia lo?antaro vestata per ?emizegoj, ornamataj per pentrindaj ru?aj broda?oj. Kelkaj detaloj, cetere montris la proksimecon de la orientaj moroj, anta? ne longe regantaj en Bukure?ti mem. Ekzemple, kurioza?o de tiu urbego estas ?ia veturigistaro. ?us alveninte la fremdulo rimarkas en la stacidoma placo sidantajn sur l' anta?a?o de belaj veturigiloj strangajn homojn, vestatajn per longa velura malhela kitelo apena? vidiganta glazurajn botojn, kun silka zono delikate kolorigata, palblue, helflave a? rozkolore, kaj super tiu kvaza? virina vesto, sin montras dika, ru?a, grasbrila, senhara viza?o, je stranga mieno, je pli stranga vo?o, kun abomena ?irmil?apo, simila je tiuj de la parizaj noktovagistoj! Tiuj-mi ne kura?as diri viroj!-estas Rusoj de la religia sekto "skopci", kiuj, opiniante, ke la volupto ka?zas ?ion pekan, ?irmis sin je ?iam kontra? ?i per operacio! Beda?rinde tiuj "blankaj kolomboj"-tiel ili sin nomas-deziras iafoje ?irmi anka? aliajn pekantojn, kaj perforte "kolombigas" ilin. Tial la rusa registaro ilin persekutas kaj sendas en Siberujon; tial, sekve, multaj kolomboj forflugas al Rumanujo, pli tolerema lando, kaj formas en Bukure?ti veturigistan korporacion. Do, per tiuj strangaj birdoj, mi havis mian unuan kontakton kun Rusujo!
?is nun min ne estis malhelpinta la lingva demando, ?ar en Konstantinoplo multaj parolas france, kaj en Bukure?ti mia kunvoja?anto estis mia tradukisto. Sed tie mi devis lasi lin kaj voja?i per miaj propraj rimedoj tra Rumanujo, iom tra A?strujo, kaj fine tra la suda Rusujo ?is Voro?ba, loko de mia renkonto kun s-ro Speranskij. Tial mi povis eksperimenti la utilegecon de lingvo internacia! Kiom da fojoj mi beda?ris, ke mi ne povas sekvi mian peresperantan voja?planon tra Odessa, kun la helpo de s-ro Gernet! Mi estis kvaza? surdmutulo, devigata veturi tra nekonata lando, sciante nek la precizan fervojan horaron, nek la da?ron de l' haltoj por man?i, nek la ?an?ejon de vagonaroj, ?iam timante, ke mi eble sekvas malbonan direkton, kaj elvojiras. Kiu scios iam, kiom oni ?telis ?e mi en Itzkani, sur la rumana-a?stra limo, kiam mi devis doni al ia mon?an?isto plenmanon de ?iuspecaj turkaj kaj rumanaj moneroj, de mi ne konataj, kaj ricevi inter?an?e ne malpli nekonatajn a?strajn monerojn?
En ?ernovic, grava a?stra stacidomo, mi devis halti, mendi vesperman?on, a?eti novan bileton por veturi al Novosjedlic sur la rusa limo, kaj ?ion fari per signoj!
Estis jam krepusko, kiam mi forveturis per vagonoj etaj kiel knabaj ludiloj kaj memorigantaj niajn francajn departamentajn vagonetojn. Mi staris sur l' ekstera plata?o de mia veturilo kaj rigardis melankolie la pejza?on, ru?e lumigatan, kvaza? de fajrego, de la lastaj radioj de l' suno ?us malaperonta sub la horizonto. Nia vagonaro trapasis sur pontego tra la rivero Pruth, en kies akvoj nudaj knaboj, ru?e kolorigataj, kiel diabletoj, de l' sunradiaro, petolis kaj faris al ni ?ercajn salutojn. Apud mi en la vagono kelkaj fra?linoj gaje babiladis man?ante bombonojn, kaj du junuletoj, en gimnaziaj uniformoj, kunparolis amike, observadante la pejza?on.
Stranga impreso de izoleco premadis mian koron. ?iuj ?i tiuj gehomoj sentis sin hejme kaj komforte; kviete ili ?uis la pacigecon de tiu krepusko kaj la dol?econ de simpatiaj rilatoj kun siaj samuloj, nur mi estis sola en tiu fremda lando, kaj kvaza? apartigata de l' cetera homaro pro mia lingva malsimileco. Kun tiu melankolia sento sin miksis iom da maltrankvili?o. Post kelkaj horoj, dum la venanta nokto, mi alvenos sur la limon de Rusujo, celo de mia dusemajna voja?ego. Kia estos mia akcepto? Proksima estas tie la rusa Polujo, kiun la Bukure?ti'aj gazetoj montris tute revolucianta. ?u oni permesos min eniri kaj voja?i al mia amiko? La malhela nokto, kiu nun ?irka?is min, ?ajnigis ankora? pli malafabla, kaj malkvietiga tiun alproksimi?on de la ne konata, misterplena lando. Kaj subite mia izoleco inter tiuj gehomoj gajaj kaj babilantaj i?is al mi tute netolerebla kaj mi decidis rompi ?in, iel ajn iam rilati?i kun ili, resti efektive ano de homa rondo...
Cetere mi bezonis informojn pri diversaj detaloj rilate al mia alveturo sur la rusa limo: la horon de mia alveno, la staton tiean de la ribelado, la formala?ojn, postulatajn de la limgardistoj, k. t. p. Mi do aliris apud la amba? gimnazianoj kaj alparolis ilin france: neniu komprenis. Per la lingvo angla, simila rezultato. Eblete, mi pripensis, ili komprenos la lingvon Esperanton?
Ho ve! tiu provo anka? ne sukcesis. Tiam, incitate de l' bezonego, mi faris heroan memorpenadon, kaj ekparolis... latine! Cicero, vualu vian viza?on! Depost pli ol deksep jaroj, mi estis forlasinta la benkojn de liceo kaj ?iun rilaton kun la latina literaturo. Plie, e? la Romanoj estus tre embarasataj uzi sian lingvon por paroli pri fervojaj kaj limimpostaj demandoj. Fine la a?straj gimnazianoj ne eldiras la latinajn vortojn kiel ni Francoj. Mi nerefuteble eksperimentis la neta?gecon de tiu antikva idiomo por la modernaj rilatoj. La rezultato estis ridinda kaj preska? nula. Tamen niaj reciprokaj klopodoj por kompreni unu la alian donis tiun efikon, ke mi sentis min malpli izola, kaj mi tre beda?ris miajn kunvoja?antojn, kiam ili lasis min en la a?stra limstacidomo Novosjedlic.
Dek minutojn poste, nia vagonaro haltis definitive en la rusa stacidomo.
Mi neniam forgesos la fortan impreson de tiu nokta alveno, sur la sojlon de tiu lando, fine de mi atingatan, malgra? tiom da malfacila?oj. Anstata? la bruego, kutima al niaj okcidentaj stacidomoj, silento regis, dum ni staris kun niaj paka?oj, la? unu vico, en longa ?ambrego, anta? limpolicistoj, kiuj severe kaj esploreme observadis nin. ?ajnis, ke ni estas aro de punlaborantoj, kondukataj en Siberujon! Cetere, inter miaj kunvoja?antoj, eble, estis efektive forkurintuloj, provantaj reveturi nekonate en sian patrujon, kaj la policistoj de la rusa limo havas specialan flaradon por ilin malkovri. Kompreneble la ribelado en Polujo igis tiun inkvizicion ankora? pli severa; tial, timante ian malfacila?on, mi decidis montri specialan administracian atestilon, kiun mi kunportis la? konsilo, al mi donita de la rusa konsulo de Al?ero, por pli faciligi, se bezone, mian voja?on en tiu lando, kie ?iu regna funkciulo estas alte estimata. Mi do donis tiun atestilon, kun mia pasporto al limpolicisto, kaj klopodis komprenigi, ?u france, ?u geste, ?u e? per kelkaj rusaj vortoj, anta?e lernitaj parkere, ke mi estas ?tatoficisto de la Al?era gubernistejo.
Mia policisto a?skultis ?entile, sed skuis sian kapon por montri, ke li ne komprenas. Tamen la vorto gubernistejo altiris lian atenton kaj li ripetis demande per la rusa lingvo:
-Gubernia? Gubernia?
-Da! Da! (Jes! Jes!)-mi respondis.
Li salutis kaj iris al tri oficiroj, sidantaj anta? tableto en la ekstrema?o de la ?ambrego. La oficirestro prenis mian atestilon, mian pasporton, rigardis longe kaj montris ilin al siaj kolegoj, kaj triope ili rigardis min. La limpolicistoj rigardis min anka?, kaj anka? rigardis min scidezire miaj kunvoja?antoj.
Mi devas konfesi, ke mi sentis min tre ?enata kaj sendis interne al ?iuj diabloj mian decidon montri mian administracian atestilon kaj tiel altiri sur min atenton, eble malfidon, anstata? simple doni mian pasporton, kiel ?iuj aliaj.
Fine, post momento, kiu ?ajnis al mi momentego, iu el la oficiroj venis al mi, salutis, redonis miajn paperojn kaj min alparolis... ruse.
Mi povis nur respondi, ke mi ne komprenas.
Vice, li anka? diris, montrante mian atestilon.
-Gubernia? Gubernia?
-Da! Da!-mi diris.-Gubernia! Al?ir! (Al?ero!)
Tiam li ?entile klini?is, geste komprenigis, ke mi ne bezonas malfermi mian paka?on, ordonis al portisto preni ?in, kaj parolis al oficisto, kiu respekte salutis, kaj kondukis min al la rusa vagonaro, dum miaj kunvoja?antoj estis devigataj liveri sian paka?aron je la severa inkvizicio de la limpolicistoj.
Tian mirindan efikon havis mia administracia atestilo, kaj iafoje mi suspektas, ke la rusa policistaro de Novosjedlic kredis, ke mi estas mem la ?enerala registo de Al?erio!
La fizionomio de la rusaj fervojoj estas tre speciala. La oficistaro, rigida en sia uniformo, faras la impreson de soldataro, sed, male la voja?antaro havas ?ajnon familian kaj hejman, kiu tuj altiras la atenton de la fremdulo. Tio devenas parte el la instaleco de la rusaj vagonaroj, multe pli komfortaj ol niaj francaj veturiloj. La rusa relvojo estas je unu triono pli lar?a ol tiuj de okcidenta E?ropo; sekve, la vagonoj estas pli lar?aj kaj anka? pli altaj. ?e iliaj amba? ekstrema?oj estas platformoj kun necesejoj-tualetejoj, kaj inter ili koridoro kun vitra?oj, la?longe de kiu staras vico de vagonfakoj kun pordoj, kiuj ?ajnas kiel ?ambretoj kaj havas lar?ajn remburitajn benkojn kaj tableton. Speciala sistemo de risortoj permesas instali super ?iu benko, je duona alteco al la plafono, supran benkon anka? remburitan. Tiuj du eta?oj de benkoj, tute similaj je ?ipaj ku?etoj, permesas, ke ?iu voja?anto, e? en tria klaso, povu ku?i?i dum la nokto. Kutime la rusaj voja?antoj portas kun si kapkusenon kaj kovrilon, dank' al kiuj ili povas dormi kiel hejme. Kiam estas taglumo, la virinoj sidas ?irka? la tableto, kaj preparas en tekru?oj la familian teon per bolanta akvo, a?etita en la stacioj, dum la viroj faras, per speciala ileto, siajn bonodorajn cigaredojn. Se oni deziras esti tute hejme, oni a?etas aldonan bileton, nomatan "plackarta", kiu donas la rajton sidi en aparta fako, kie neniu povas ?eni vin; e? estas aparta fenestreto por la nepraj komunikoj kun la fervoja oficistaro. Eble tiun hejman impreson de la rusaj varonaroj pli fortigas la ?enerale malrapida irado de la lokomotivo kaj ?ia tre orient?ajna malakurateco, kiu permesas, ke oni atendu pacience la bonvolon de ia altranga voja?anto, prokrasti?anta apud bongusta glaseto da "vodka" (sekala brando) en la stacidoma bufedo!
Mi bezonis du noktojn kaj unu tagon por veturi tra la interspaco de la rusa limo ?is Voro?ba. Mi voja?is tra senfina ebena?ego bone kulturata, kun disaj lignaj vila?etoj, el kiuj malri?aj mu?ikoj (kamparanoj), vestitaj per botoj kaj longaj tulup'oj, venis al la fervojo rigardi nian transrapidantan vagonaron. Iliaj longbarbaj viza?oj esprimis bonecon kaj strangan miksa?on de ruzemeco kun naiveco. Venis anka? virinoj, iafoje beletaj, sed beda?rinde malgraciaj pro siaj pezaj botoj kaj la tuko, kiu envolvis ilian kapon. Kiam la vagonaro haltis, knabinoj kaj fra?linoj, diverskolore vestitaj, nudpiedaj, afable kaj timeme proponis al ni berojn kaj pomojn, dum bufetkelneroj alportis varmegan akvon por la teinfuzo.
?io tio estis kvietega, paciga, tre malsimila je miaj anta?aj supozoj. Apena? mi povis kredi, ke mi estas en tiu lando, pri kies terura milito kontra? Japanujo kaj internaj ribeladoj la okcidentaj gazetoj plenigis siajn pa?ojn. Je la unua fojo mi komprenis vere, kiom Rusujo estas vastega kaj ke malkvieti?oj a? milito en kelkaj el ?iaj partoj ne havas gravan rebaton sur la ?iutagan vivadon de l' cetero de tiu kolosa ?tato. ?ia vastegeco estas samtempe ?ia plej bona defendo kontra? kataklismoj kaj barilo kontra? reformoj, la ka?zo de ?ia kuna forteco kaj malforteco.
Tamen, se la lo?antaro ekstere estis pacema, eble ?i ne estis interne tute kvieta kaj al mi ?ajnas, ke en mia vagonaro mi povis konstati ?in. En Rusujo, kiel en A?stro-Hungarujo kaj en la oriente?ropaj ?tatoj, ?is nun ne fari?is la kunfandi?o de la tieaj rasoj. La parto de Rusujo, en kiu mi estis veturanta, iam estis submetata je Polujo, kaj en ?i restas ankora? multaj poloj, anta?e landregantoj, nun i?intaj, per la sorto de l' bataloj, nur regatuloj. Inter ili kaj la rusoj ne estas multa simpatio, kaj ili vivadas aparte, ?iam parolante inter si sian nacian lingvon. En mia vagonaro estis kelkaj gepoloj, kiuj sidadis en speciala fako. E? mire mi rimarkis, ke la virinoj kaj fra?linoj portis sub sia zono ponardeton en eleganta ingo, kvaza? ili estus inter malamikoj, kaj timus ian perforton; sed oni diris al mi poste, ke tio estas nur ornama?o, ?atata anka? de la rusaj sinjorinoj.
Cetere mia kunvoja?antaro montris interesan miksa?on de diversaj rasoj. Krom la rusoj, kiuj, kompreneble, estis plejmultaj kaj la pola rondeto, mi rekonis Hebreojn pro ilia tipo kaj sono de vo?o. Kelkaj germanoj, sidantaj fiere en angulo, rigardis iom malestime siajn ?irka?antojn. Du tataraj komercistoj eniris en nian vagonon, kaj insiste proponis al ni diversajn ?tofojn kaj juveletojn, parolante la?vice ruse, pole, france, germane e? angle, ?iam malkorekte kaj ?iam trudeme.
Kiam ni alproksimi?is je Kievo, la lando prezentis novan aspekton, kovrite per belegaj abiaroj, en kiuj sin montris iafoje pentrindaj lignaj somerlo?ejoj. Kievon mi ne vizitis, ?ar mia amiko Speranskij, avertita telegrafe, atendis min en Voro?ba kaj mi devis veturi al li senprokraste. Mi do haltis en la Kieva stacio nur unu horon por vesperman?i en la bufedo kaj eniri en novan vagonaron.
Mi ?is nun vidas en mia memoro la salonegon de la staciman?ejo. Vastega landkarto de Rusujo, pentrita, kun la imperiestraj agloj sur muro, tema?inego, staranta en la mezo de l' ?ambrego kaj ikono (sankta figuro), pendanta en angulo, pruvis al mi nerifuteble, ke mi fine estas en la cara ?tato. Kaj kia stranga homamaso ?irka? mi! Uniformoj de oficiroj, uniformoj de soldatoj, uniformoj de oficistoj, uniformoj de lernantoj, de kadetoj, de gimnazianoj, e? de ortodoksaj pastroj-?ie kaj ?iel uniformoj! ?ajnis, ke mi estas en ia soldatejo kaj mi sentis min preska? ?enata en miaj simplaj vestoj de voja?anto anta? tiu brila kaj multkolora uniformarego! En la triaklasa salono la uniformoj estis pli malmultaj, sed la loko estis ankora? pli pentrinda pro ?ia aro de laboristoj kaj mu?ikoj. Kun humileco kaj timemeco, kiu strange kontrastis iliajn longajn barbojn, ili staris a? prefere sidis, kaj e? ku?is kiel orientuloj apud la sakoj, kiuj enhavis iliajn tre modestajn poseda?ojn.
Kien veturis tiuj simpluloj malri?aj embarasataj kaj de la bruego konfuzataj? ?u en urbegan fabrikejon por gajni la ?iutagan panon, kiun rifuzas al ili la naski?a kampo? ?u en Amerikan landon por trovi la religian liberecon kiel la "du?obori" de Tolstoj? Kaj tiu soldataro, ?u ?i atendis vagonaron por veturi malproksimegen, dum multaj kaj longaj tagoj, al tiu nekonata Man?urujo, kie tiom kaj tiom da rusaj vivoj senutile perdi?is? Kiom mi deziris paroli al tiuj homoj, scii, kiaj estas iliaj pensoj kaj sentoj! Sed, ho ve! netransirebla muro, la malsimileco de lingvoj, tute apartigis min de tiuj apuduloj, tamen similaj je mi!
Mia dua nokto sur la rusaj fervojoj pasis nerimarkeble. Mi sentis min laca kaj iom brutigata, kaj al mi ?ajnis, ke ?iuj vagonaroj rumanaj, a?straj kaj rusaj ruli?as samtempe en mia kranio. Tamen, la sekvantan matenon, kiam la stacidomo Voro?ba alproksimi?is, mi forgesis mian laci?on kaj sentis kontra?e en mia spirito strangan malkvieti?on. Post unu horo, mi fine renkontos mian esperantistan amikon, celon de mia dusemajna voja?o. La rekura?iga influo de nia trijara korespondado nun tre malforti?is. Ju pli mi alproksimi?is, des pli nia perletera amiki?o ?ajnis al mi nereala kaj fantazia. Inter tiuj rusoj por mi fremdaj, mia nekonita korespondanto, simila je ili, nun al mi ?ajnis anka? fremda. Per leteroj oni montras sin neplene, kaj vole-nevole, precipe per siaj plej bonaj kaj plej kulturaj flankoj. Kia disrevi?o, se ni trovos nin efektive malsimilaj je niaj supozoj! Kaj al tiu unua anta?timo sin almetis dua pli grava ankora?... ?u Esperanto, lingvo artefarita, estos ta?ga por da?raj rilatoj? ?u ni povos sufi?e komuniki niajn ?iuspecajn pensojn dum ?iutaga kaj kelksemajna kunvivado? Fine, ?u ni, parolantaj kutime lingvojn tiel malsimilajn, povos esti bone komprenataj unu de la alia, malgra? niaj naciaj akcentoj? Kiom mal?ojige kaj mokinde estus, se ni, post tiom da tagoj kaj penadoj, renkontos fine unu la alian... nur por konstati, ke ni ne povas kunparoli...
Sub la influo de tiuj nedol?aj pensoj, mi promenadis febre en mia vagono, preska? beda?rante mian riskplenan entreprenon, kiam fajfego sonoradis... Jam ne estas plu tempo por beda?roj kaj ?anceli?oj-jen Voro?ba!